Antaŭ ol eniri la universitaton, mi ekhavis haŭtmalsanon. De tiam, mi devis eviti preskaŭ ĉiujn manĝaĵojn. Tiu malsano kondutis kvazaŭ severa pordogardisto, malpermesante al mi manĝi kokidon, anasidon, fiŝojn, bovaĵon, sojproduktojn, kaj eĉ kelkajn legomojn. Nur porkaĵo estis “permesita”. Trovi sekuran kaj taŭgan manĝon en la universitat-kantino fariĝis mia plej granda ĉiutaga defio.
Kaj ĝuste tiun jaron, la prezo de porkaĵo draste altiĝis. Preskaŭ ne eblis trovi porkaĵon en la kantino. Post longa serĉado, mi trovis modestan angulon en la Kvara Kantino, kie oni vendis terpotan supon (la ĉine: 瓦罐汤). Inter ili estis la vakskukurba supo, kostanta ¥3. La supo enhavis kelkajn pecetojn da vakskukurbo kaj timemajn fragmetojn de porkaĵo—nur malmultajn kubetojn je 1cm³. Sed por mi, tio sufiĉis por kontentigi mian bezonon pri viando.
Mia tipa manĝo aspektis tiel: mi unue iris al la kutima vendofenestro en la Kvara Kantino por mendi ¥1.5 terpomsalaton, aldonis ¥0.3 rizon, kaj fine iris al la supfenestro por mia kutima vakskukurba supo.
La du afablaj kantinistoj ĉe tiuj fenestroj baldaŭ familiariĝis kun mi. Ni unue parolu pri la unua. Li ĉiam moviĝis iomete pli malrapide ol la aliaj, kvazaŭ li ne apartenis al la aŭtomatigita produktolinio de la kantino. Sed male al la aliaj, lia vizaĝo ne montris lacecon aŭ indiferenton—li estis milda kaj atentema. Li rimarkis min, eble ĉar mi ĉiam venis sola, ĉiam mendis la samajn aferojn, kaj aspektis svelta (mia BMI tiam ja estis nur 15). Eble li pensis, ke mia manĝkutimo estis neresaniga, eble li pensis, ke mi travivis financajn malfacilaĵojn, aŭ eble li simple zorgis, ke manĝi tiel malmulte ne estus sufiĉe. Ĉiufoje kiam li transdonis la pleton, li sekrete aldonis ion ne atenditan—foje kelkajn gutojn da viandosaŭco, foje du viandpecetojn evitintajn lian kulervon. Mi ĉiam dankis lin. Mi volis klarigi, ke mia korpo ne bezonis specialan zorgon, sed ĉiam silentiĝis antaŭ lia infaneca rideto. Tiuj saŭcoj, kiujn mi konsumis kun iom da timo kaj iom da ĝojo, estis eta sed luksa ribelo por iu, kiu devis vivi malproksime de plej multaj manĝoj.
Post tiu fenestro, mi iris al la supfenestro, kie estis alia speco de kantinisto—pli brua, pli pasia. Li memoris min ĉar mi neniam ŝanĝis mendon: ĉiam la sama supo. Post kelka tempo, inter ni formiĝis silenta kompreno. Li ofte antaŭdiris mian mendon, eĉ antaŭ ol mi alproksimiĝis:
“Vakskukurba supo!”
…li laŭte vokis, dum lia rido skuis la plafonajn lampojn.
Unu tagon ĉe la fino de la semestro, li demandis kiam komenciĝos la vintra ferio. Ni babilis kelkajn vortojn, kaj antaŭ ol foriri, mi diris ridante: “Ĝis la nova jaro!” — sed tiu fariĝis nia lasta interparolo. Kiam komenciĝis la nova semestro, la supfenestro malaperis, kaj ĉe la unua fenestro staris jam alia kantinisto. Mi rigardadis ĉiujn fenestrojn kun espero reenvidi ilin, sed ili ŝajnis kvazaŭ forviŝitaj de la tempo, kune kun la senparola afableco, kiun ili iam donacis.
Nun, kiel unujara magistra studento, mi ree renkontis vakskukurban supon en restoracio ekster la kampuso. La poto enhavis abundan viandojn, sed ne plu havis la guston de feliĉo je 1cm³. Mi finfine komprenis: gustoj apartenas al specifaj tempoj kaj lokoj—kaj tiu aparta gusto estis la forkuri-pado kiun du nekonatoj desegnis per kulero da varma supo en la malluma koridoro de mia studenta vivo.
Eĉ nun, kiam la kantina lumo tiras longajn ombrojn sur la planko, mi ankoraŭ rigardas al la fino de la Kvara Kantino, kvazaŭ tie daŭre staras du nebulecaj figuroj—unu kaŝe ŝutas saŭcon en mia pleton, la alia varmigas supon per ridanta voĉo, kuirante unu el miaj plej varmkoraĝaj universitataj memoroj.